
Ĉi-foje spekteblas la unua parto de programo pri la 10-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj - renkontiĝo en la kafejo Fama kaj la spektaklo "Mistero de la Naskiĝo". Due vi povas spekti kian oferton havas la Centro Ludoviko Zamenhof por la plej junaj bjalistokanoj.
Ĉi-parte spekteblas:
- Kurban Bajram - festo de podlaĥiaj islamanoj,
- Ekspozicio de handikapulaj verkoj en la Centro Ludoviko Zamenhof,
- Invito al la 10-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.
En la jubilea, 40-a parto spekteblas:
- Brunetto Casini - gasto de la Centro Ludoviko Zamenhof,
- Bjalistoka Lingva Kafejo,
- Toleremo en Podlaĥio - ĉu ni toleras la aliecon?
Ĉi-foje spekteblas:
- novaj projektoj de Esperanto@Interreto
- la spektaklo "Ludoviko-Lazaro" de Georgo Handzlik
- somera ekskurso de esperantistoj al Kroatujo
Ĉi-foje spekteblas:
- Esperanto-metiejo en Centro Ludoviko Zamenhof
- Arta Kafejo dum la 94-a UK
- Koncerto de Chanajki Klezmer Band
Ĉi-foje spekteblas:
- la teatraĵo "Fasado" dum la Kongreso,
- kursoj de Edukado.net kaj prezento de Katalin Kováts
- koncerto de Supernova en Bjalistoko.
Ĉi-foje spekteblas:
- "Doktoro Esperanto" - fotoekspozicio en Centro Ludoviko Zamenhof,
- Libroj de la Jaro kaj libroservo de la 94-a UK,
- Koncerto de Jomo kaj Kim en la parko Planty.
Ĉi-foje vi spektos:
- renkontiĝon inter bjalistokaj kaj esperantaj verkistoj dum UK,
- koncerton de filharmonia koruso en Esperanto,
- malfermon de Internacia Kongresa Universitato en Bjalistoko
Ĉi-foje spekteblas:
- "Estraro de UEA respondas" kaj resumo de la Ĝenerala Direktoro,
- Solena Malfermo kaj opinioj de la kongresanoj,
- Invito al la 95-a UK en Havano
Ĉi-foje spekteblas, rilate al la Kongreso:
- tibeta mandalo - kion simbolas kaj kiel estas kreata,
- spektaklo "Bjalistoka Babelturo"
- LKK resumas la kongreson
Ĉi-foje spekteblas du, eble la plej gravaj, malfermoj en la historio de bjalistoka Esperanto-movado: Solena Malfermo de UK kaj malfermo de Centro Ludoviko Zamenhof kun ekspozicio tie.
Ĉi-foje estos prezento de du libroj: fotoalbumo pri Bjalistoko kaj intervjuo kun verkintoj de nova biografio de Zamenhof.
Ĉi-foje spekteblas:
- preparoj de Bjalistoka Filharmonia Koruso por la Kongreso,
- provludoj de Bjalistoka Dramteatro de la teatraĵo "Domo sur la landlimo" en Esperanto,
- kiel infanoj de unu el infanĝardenoj lernas Esperanton.
En la 29-a parto spekteblas du aferoj ligitaj kun Esperanto, tio estas koncerto de esperantlingvaj kantoj de Bjalistoka Kantostudio pri Bjalistoko mem, kaj prezento de nova itinero de la urbo: "Bjalistoko de Esperanto kaj pluraj kulturoj". Vi ankaŭ spektos ĉi-semajne historian piknikon pri soldatoj, kiu okazis en Bjalistoka Vilaĝmuzeo.
Lastatempe en Varsovio okazis scienca pikniko, kiun partoprenis esperantistoj - pri tio registraĵon al ni sendis Robert Kamiński. Krom tio vi vidos du aferojn el Bjalistoko - tiel nomatan "galerion sur korto" kaj pentekostan aranĝon preparitan en bjalistoka vilaĝmuzeo.
Ĉi-foje spektindas: "Ok Superuloj" - konkurso por volontuloj, "Silvarium" - enarbara ĝardeno, Internacia Festivalo de Kuirarto en la Foirplaco.
Ĝi estas ĉefe dediĉita al la Brita Esperanto-Kongreso okazinta ĉi-printempe en Salisbury. Tie prof. John Wells informis pri 50-jariĝo de JEB kaj Angela Tellier pri la programo "Springboard to languages". Fine ni spektigas alian jubileon, sed en Bjalistoko - de Podlaĥia Muzeo.
La parto estis registrita ĉefe okaze de la festa datreveno de tago, kiam mortis Ludoviko: en la 1-a liceo okazis gejunula scikonkurso pri Esperanto kaj Zamenhof, kaj ni intervjuis specialan gaston, tradukiston Tomasz Chmielik. Krome direktoro de Podlaĥia Muzeo rakontos pri historio de sia institucio.
En la paska parto krom ĉi-okaza speciala foiro spekteblas ankaŭ la Pdlaĥia Turisma Foiro kaj antaŭprezento de "Tero el la ĉielo" - ekspozicio prezentota dum la Universala Kongreso.
Ĉi-foje videblas la konkurso de podlaĥiaj valoraĵoj, intervjuo kun bjalistokano Konrad Andrzejuk vizitinta Japanujon, kaj ĉeokaze ankaŭ raporto pri origamio kaj interlerneja ĉampionado por la plej interesa origamiaĵo.
En ĝi spektu ĉi-foje ekspozicion de lignaj modeloj de bjalistokaj konstruaĵoj, intervjuon kun nova eŭropa volontulo Christophe kaj konkurson pri fotoj de Podlaĥio. La programon finas poŝtkarto de Jakobo Ŝapiro.
Ĉi-foje spektu: Festivalon de Skoltaj Kantoj "Bi-Pi", 260-jariĝon de Bjalistoko, raporton de la vivo de LKK de la 94-a UK, informon pri nova Zamenhof-parko en Berlino, kaj sekvan poŝtkarton de Bjalistoko.
Ĉi foje de la interno de la urbodomo ni invitas al: la dua parto de intervjuo kun Aleksander Korĵenkov; Oraj Ŝlosiloj - ĉiujara konkurso por agemaj bjalistokanoj; ekspozicio pri 260 jaroj de Bjalistoko; prezento de sekva historia foto.
Estas intervjuo kun Aleksander Korĵenkov pri La Ondo de Esperanto kaj lia laboro (dua parto de la intervjuo aperos venonteldone); peto de bjalistoka urbestro honorigi UEA per la Nobel-pacpremio; sinprezento de Pafklik kaj la plej nova lumdisko; konkurso pri lignaj kabanoj; prezento de historia poŝtkarto bjalistoka.
En la unua novjara parto de bjalistoka Esperanto-televido ni proponas al vi: trarigardi unu el publikaj lecionoj de Esperanto kiuj okazas ĉiusemajne en Esperanto Cafe; raporton pri la Granda Orkestro de Festa Helpo partoprenita de geesperantistoj; du koncertojn de okazinta en Slovakio Ago-Semajno, novjara balo; historian foton pri Bjalistoko.