novaĵoj

2009-10-16 Voĉdonu al Esperanto-itinero en Bjalistoko!

En tiu ĉi paĝaro oni povas voĉdoni al la itinero de Esperanto kaj de pluraj kulturoj en Bjalistoko, en konkurso de la plej bona turisma produktaĵo en Pollando en la jaro 2009. Paĝaron de la itinero vi trovos ĉe malkovru.bialystok.pl.

2009-06-02 Esperanta koncerto en la kafejo Fama

La 8-an de junio (lunde) je la 18-a okazos koncerto de esperantlingvaj kantoj "Bjalistokaj Prezentaĵoj" fare de Bjalistoka Kantostudio gvidata de Jerzy Tomzik. Gejunuloj prezentos tie popularajn kantojn kiuj temas pri la urbo de Ludoviko. Kompreneble, la koncerton ni vizitos kun kamerao, kaj krome - la kantojn povos ankaŭ aŭskulti partoprenantoj de UK en julio.

2009-04-15 Printempa Zamenhof-festo jam daŭras

14-a, 15-a kaj 16-a de aprilo estas tagoj, dum kiuj okazas festeto por rememorigi morton de Ludoviko Zamenhof. Inter la programeroj troviĝas prelegoj en la 1-a liceo: de Przemek Wierzbowski pri volontula servo kaj de Tomek Chmielik pri esperantlingva literaturo, konkurso pri Esperanto kaj metado de floroj ĉe la Zamenhof-monumento. Bedaŭrinde, pro tutnacia funebro la artan parton - teatraĵon "Babelturo" kaj koncerton de esperantlingvaj kantoj pri Bjalistoko - ni devis datŝanĝi al majo.

2009-02-27 Eŭropa Volontulo helpos al bjalistokaj esperantistoj

Jam komence de marto eklaboros en Bjalistoko Christophe Chazarein, volontulo-esperantisto, kiu alvenos al nia urbo por helpi dum unu jaro disvastigi Esperanton kaj organizi Universalan Kongreson; TV Esperanto esperas je bona kunlaboro kun li!

2009-02-26 Esperanto ĉe skoltoj

Esperantistoj bone ekkunlaboras kun geskoltoj; krom la Festivalo de Skolta Kanto (vd. la 21-an parton de nia televido) geskoltoj ankaŭ partoprenas kurson de la lingvo en Bjalistoka Esperanto-Societo. Baldaŭ aperos sekvaj novaĵoj pri tio.

2009-02-01 Pollando-Japanujo: renkontiĝo de la kulturoj

La 30-an de januaro en Esperanto Cafe juna esperantisto bjalistoka, Konrad Andrzejuk, rakontis al la ĉeestintoj pri sia vojaĝo al Japanujo pro invito de tieaj gesamideanoj. En la azia lando Konrad varbadis por la Universala Kongreso en Bjalistoko kaj dum Zamenhof-festo prezentis tie Bjalistokon en la tempo de Ludoviko. La prelegon en la kafejo Konrad ilustris per fotoj de sia aventuro.

2009-01-15 Resaluton el Bjalistoko!

La esperanto-televido kiun vi vidas ĉi tie estas simpla daŭrigo, iom ŝanĝita, de la programo en ITVC. La antaŭajn 17 partojn vi povas spekti ĉi tie.

2009-01-15 Bjalistokaj esperantistoj ĉe Granda Orkestro de Festa Helpo

Ĉiujara Orkestro estas tutpollanda afero dum kiu oni je festa etoso kolektadas monon por iu bona celo, ekz. ĉi-jare por aparataro kuracanta infanan kanceron. Tie ne povis manki bjalistokaj samideanoj kaj ni havis eblecon prezenti Esperanton. Plie vidu en la 18-a parto de Esperanto TV.

projekto kaj preparo de la paĝaro: G3 MEDIA
© 2009 TV Białystok