
En tiu ĉi paĝaro oni povas voĉdoni al la itinero de Esperanto kaj de pluraj kulturoj en Bjalistoko, en konkurso de la plej bona turisma produktaĵo en Pollando en la jaro 2009. Paĝaron de la itinero vi trovos ĉe malkovru.bialystok.pl.
La 8-an de junio (lunde) je la 18-a okazos koncerto de esperantlingvaj kantoj "Bjalistokaj Prezentaĵoj" fare de Bjalistoka Kantostudio gvidata de Jerzy Tomzik. Gejunuloj prezentos tie popularajn kantojn kiuj temas pri la urbo de Ludoviko. Kompreneble, la koncerton ni vizitos kun kamerao, kaj krome - la kantojn povos ankaŭ aŭskulti partoprenantoj de UK en julio.

Ĉi-foje spekteblas la unua parto de programo pri la 10-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj - renkontiĝo en la kafejo Fama kaj la spektaklo "Mistero de la Naskiĝo". Due vi povas spekti kian oferton havas la Centro Ludoviko Zamenhof por la plej junaj bjalistokanoj.
Ĉi-parte spekteblas:
- Kurban Bajram - festo de podlaĥiaj islamanoj,
- Ekspozicio de handikapulaj verkoj en la Centro Ludoviko Zamenhof,
- Invito al la 10-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.